Rieux-en-Cambrésis situas kerne de la natura regiono Cambrésis kaj proksime al ties historia ĉefurbeto, Cambrai. La ĉirkaŭa regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. Cambrésis situas inter du aliaj, iom pli montetaj regionoj, nome Avesnois oriente kaj Artezo okcidente.
Rieux-en-Cambrésis etendiĝas sur 7,66 km².
Historio
Rieux estis regita sinsekve de la sinjoroj de la familioj Saint-Aubert, Fagnœulles kaj De Sucre. Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Michel Moussi, kiu do fariĝis la loka urbestro.