Ricardo Alex Costa Santos (naskiĝis la 6-an de januaro 1975, en Salvador) estas brazila ludisto de plaĝa flugpilkado.
Duopante kun ludisto Emanuel Rego, li partoprenis la en Ateno, gajnante la unuan oran medalon de Brazilo en olimpika plaĝa flugpilkado. En la Olimpiaj Ludoj en Sydney, Ricardo gajnis arĝentan medalon kun sia duopo Zé Marco.
Krom liaj olimpikaj partoprenoj, Ricardo ankaŭ gajnis oran medalon en la Goodwill Ludoj en 2001. Pli freshdate, dum la Tut-Amerikaj Ludoj en Rio de Janeiro, li de nove duopis kun Emanuel, gajnante la oran medalon.
Titoloj
Individue
- Premio 'Reĝo de la Plaĝo 2002
- Premio Reĝo de la Reĝoj 2002
- Plej Bona Ludisto de la Mondo (2005, 2007)
- Elektita de la Internacia Olimpika Komitato kiel 'Olimpika Heroo' (2004)
- Elektita 'Plejbona Atakanto' en la Monda Lud-Cirkvito (2006)
- Elektita 'Plejbona Blokanto' en la Brazila Lud-Cirkvito (1999, 2000, 2001, 2003)
- Elektita 'Plejbona Ludisto' de la Brazila Lud-Cirkvito (2006)
- Elektita 'Plejbona Atakanto' de la Brazila Lud-Cirvito (2000, 2004, 2005, 2007)
Eksteraj ligiloj