Rheineck (en Esperanto ankaŭ Rejneko kaj Rejnangulo estas historia urbo kaj komunumo en la elektodistrikto Rejnvalo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 3 226 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
Geografio
Rheineck situas ĉe la fino de la Rejnvalo inter Sankt-Margreto kaj Rorschach, kie la Malnova Rejno alfluas al Bodenlago. La Malnova Rejno formas la landlimon inter Svislando kaj Aŭstrio.
Trafiko
Rheineck situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sankt-Margreto al Ĝenevo kaj ankaŭ posedas propran konekton al la nacia aŭtoŝoseo A1. Sur Bodenlago estas ŝiplinio al Konstanco. De Rheineck la dentoradfervojo Bergbahn Rheineck-Walzenhausen kondukas al la kuracloko Walzenhausen.
Historio
La unua dokumenta mencio de Rheineck datiĝas el la jaro 1163. En la jaro 1219 Rheineck ricevis la urborajton. En la jaro 1276 Rheineck estis deklarita de Rudolfo de Habsburgo Libera regna urbo. En la 14-a jarcento Rheineck transiris al la posedaĵo de la Grafoj de Werdenberg. Dum la 15-a jarcento la urbo fariĝis viktimo de pluraj atakoj de la apencelanoj. La urbo travivis plurajn grandajn fajrokatastrofojn, ekzemple en 1746 kaj en 1876. En la jaro 1799 la trupoj de Napoleono okupis la urbon. La konstruo de la fervojo en la jaro 1850 kaj la rektigo de la Rejno en 1900 markis la novan epokon de la industriiĝo.
Esperanto-Movado
En Rheineck sur monteto kun bela rigardo super la tuta urbo situis Sunhejmo, kie la esperantisto Hans Kästli dum multaj jaroj gvidis flegohejmon. Li venigis esperantistojn el la tuta mondo por labori en Sunhejmo. Vivis kaj laboris dumtempe tie inter aliaj ankaŭ Dieter Rooke, Barbara Pochanke kaj Stanislaw Pochanke el Pollando, Chantal Gacond kaj Dietrich Michael Weidmann. En 1985 antaŭ la IJK de Eringerfeld okazis en Sunhejmo eta antaŭkongreso, kiun partoprenis ankaŭ grupo de 7 gejunuloj el Usono sub la gvido de Nvwtohiyada Idehesdi Sequoyah.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj