Volbo de la Reĝa Kapelo.
Reĝa Kapelo de la Katedralo de Sevilo estas kapelo situanta en la ĉefa parto de la Katedralo de Sevilo apartenanta al la Katolika Eklezio . En ĝi estas enterigitaj Fernando la 3a , Alfonso la 10a kaj Petro la 1-a de Kastilio , inter aliaj membroj de la leon-kastilia nobelaro. En la kapelo ankaŭ troviĝas la bildo de la Virgulino de la Reĝoj , patronino de la urbo Sevilo .
Laŭlonge de la historio, diversaj membroj de la leon-kastilia nobelaro volis ke la katedralo de Sevilo estu ilia eterna ripozloko. Tiel, en malsamaj lokoj de la Reĝa Kapelo, troviĝas la tomboj de:
Fernando la 3-a (Kastilio) (1201-1252), reĝo de Kastilio kaj Leono , filo de Alfonso la 9-a kaj de Berengela de Kastilio .
Beatriz de Ŝvabio (1198-1235), proedziĝa reĝino de Kastilio kaj Leono, edzino de Fernando la 3a kaj patrino de Alfonso la 10a .
Alfonso la 10a (1221-1284), reĝo de Kastilio kaj Leono, filo de Fernando la 3a kaj Beatriz de Ŝvabio .
Petro la 1a (1334-1369), reĝo de Kastilio kaj Leono, filo de Alfonso la 11a kaj Maria de Portugalio .
Maria de Padilla (ĉ. 1334-1361), proedziĝa reĝino de Kastilio kaj Leono, edzino de Petro la 1a .
Alfonso de Kastilio (1359-1362), filo de Petro la 1a de Kastilio kaj Maria Padilla.
Johano de Kastilio (1355-1405), filo de Petro la 1a de Kastilio kaj de Johana de Kastro .
Fadriko Alfonso de Kastilio (1333-1358), Granda superulo de la Ordeno de Santiago kaj filo de Alfonso la 11a de Kastilio kaj de Eleonora de Guzmán .
En 1754 Sebastian van der Borcht refaris la pinton de la centra kupolo de la Kapelo, kaj en 1766 desegnis la kradon kiu fermas la aliron al la kapelo.
Vidu ankaŭ