Rekinto, hispane kaj portugale Requinto, estas nomo por multaj muzikiloj ĉu kordinstrumentoj ĉu blovinstrumentoj, normale pli malgrandaj ol la kutimaj muzikiloj.
Kordmuzikiloj
Rekinta gitaro
La rekinta gitaro estas iomete malgranda gitaro. Ĝi agordas A2-D3-G3-C4-E4-A4, kaj havas mezuron de 520–550 mm.
Rekinta ĥaroĉo
Vidu pli ĉe Ĥarano.
La rekinta ĥaroĉo aŭ rekinta ĥarano estas el Meksiko kaj havas kvar aŭ kvin nilonajn kordojn.
Rekinta tipleo
Vidu pli ĉe Tipleo.
La kolombia rekinta tipleo estas iomete malgranda kaj agordas D4 D4 D4, G4 G4 G4, B4 B4 B4, E4 E4 E4 (sama ol kolombia tipleo, sed sen la oktoj).
Multaj portorikaj rekintaj tipleoj ekzistas, ĉefe monta rekinta tipleo kaj marborda rekinta tipleo.
Portugalaj violoj
Ĉiuj la portugalaj violoj havas rekintajn specojn.
[1][2][3]
Blovmuzikiloj
Rekinta klarneto
La rekinta klarneto estas malgranda klarneto agordanta en b-bemolo.
Rekinta fluto
La rekinta fluto estas multe pli malgrandaj flutoj el Hispanio.
Tamburo
La rekinta tamburo estas malgranda portorika tamburo.[4]
Referencoj