Reconquête ("Rekonkero") estas franca politika partio fondita de ekstremdekstra ĵurnalisto kaj kandidato al Prezidanteco Éric Zemmour la 5-an de decembro 2021.[1][2][3][4]
Historio
La partio estis fondita de ekstremdekstra ĵurnalisto, verkisto kaj polemikisto Éric Zemmour, kiu intencas kandidatiĝi al la Prezidanta baloto de 2022 en Francio.[5][6] La 30-an de novembro 2021, li oficiale konfirmis sian kandidatiĝon por la prezidanteco per video en YouTube[7][8], poste la 5-an de decembro 2021, dum la unua balota mitingo en la komunumo Villepinte, li anoncis la kreadon de nova partio kun la nomo «Reconquête».[9][10][11]
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj