Quintino Antônio Ferreira de Sousa Bocaiuva, pli konata kiel Quintino Bocaiuva, (naskiĝis en Itaguaí, en la 4-a de Decembro 1836, mortis en Rio-de-Ĵanejro, en la 11-a de Junio 1912) estis brazila ĵurnalisto kaj politikisto, kiu propagandis respublikismajn ideojn, kaj kiu famiĝis danke al sia partoprenado en la procezo de Proklamado de la brazila Respubliko. Kiel politikisto, li estis la unua ministro por Eksterlandaj Aferoj de la Respubliko, de 1889 ĝis 1891, kaj prezidanto de la subŝtato Rio de Janeiro, de 1900 ĝis 1903.