Quintana de la Serena [kintAna] estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj - kiel la nomo sugestas - al la komarko La Serena. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 4 455 loĝantoj sur areo de 115,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 39 loĝantoj/km².
La loĝantoj nomiĝas quintanejos [kintanEĥos].
Situo
Quintana estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 495 m; je 140 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 115,3 km². Ĝi situas en la centro de la distrikto de La Serena, sudokcidente de la provinco de Badajoz. Ĝi kuŝas sur batolito el Granito kaj la ununuraj montetoj estas la montoĉenoj de Agalla kaj Arrozao, sierra de los Vuelos kaj sierra del Recorvo con 650 m de alto. La klimato estas de mediteranea subtropika tipo kun mildaj temperaturoj. La tipa pejzaĝo de malferma arbero de anzinoj konstituas unu de la ĉefaj manĝejoj de la gruoj kiuj komune vintrumas en La Serena.
Historio
Estas prahomaj pentraĵoj de San José, kronologie de la kalkolitiko, kun skizaj homaj figuroj pentritaj de ruĝecaj strekoj.
La romanigo de Hispanio lasis restaĵojn ĉe la rivero Ortigas kie setlis disa loĝantaro. Oni trovis skribaĵojn, restaĵojn de la romia ŝoseo kaj restaĵojn de fortikaĵo en la arkeologia kuŝejo de Hijovejo [iĥobEĥo]. En la tempo de pleja disvastiĝo de la Romia Imperio en 116, la regiono de la municipo situis ĉe la renkontopunto de la romiaj provincoj Hispania Tarraconensis, Baetica kaj Lusitania.
De la islama okupo apenaŭ estas restaĵoj. Quintana de la Serena, estis rekonkerita en 1232 de la Ordeno de Alcántara. Ĝis 1595 estis vilaĝeto de Campanario, kaj tiam ĝi aĉetis siajn rajtojn antaŭ la reĝo Filipo la 2-a de Hispanio.
Ekonomio
La tradicia okupo agrobredista kiu karakterigis na Quintana de la Serena, estis anstataŭita aktuale de la espluatado de ties riĉaj ŝtonminejoj de granito, ĉefe de la komerca varianto konata kiel gris quintana (kintana grizo), uzata ekde antikvo, sed konvertita dum la lastaj jardekoj kaj koincide kun la mekanizado kaj aplikado de novaj teknologioj en la ĉefa spezofonto de la ekonomio de Quintana de la Serena.
Kulturo
Estas restoj de fortikaĵoj antaŭromiaj kiel la menciita de Hijovejo kaj preĝejoj kiel tiu de Ntra. Sra. de los Milagros, de la 15a jarcento, transformita en la 18a jarcento kaj la Ermitejo de la Martiroj de la 17a jarcento, konstruigita de la Orden de Alcántara. La antikva Casa de la Posada (gastejo) loĝigas aktuale la Muzeon de la Granito kaj la Interpretejon de Hijovejo.
Gastronomio
Elstaras la porkaĵoj el la porkoj breditaj en la kamparo de anzinoj kaj la fromaĝo el ŝafo kun protektita nomigo nome “Queso de la Serena”. Ankaŭ plado el ĉaso, kiel el kuniklo, leporo kaj perdrikoj. Por Karnavalo kaj Sankta Semajno dolĉaĵoj hejmfaritaj.
Festoj
- Jueves de Compadre (kompana ĵaŭdo): oni celebras ĝin du ĵaŭdojn antaŭ la Mardo de Karnavalo, kiam oni manĝas du el la pladoj plej klasikaj de Quintana: la Rejeñía, kaj la Rosquetes.
- La Velá: oni celebras ĝin la 15-16a de julio en honoro de Santíssim Cristo de la Misericordia .
- Foiro de aŭgusto: oni celebras ĝin la 20-24a de aŭgusto honore de la Virgulino de los Milagros, patronino de la vilaĝo.
Kuriozaĵo
La vilaĝanoj parolas per specifa parolmaniero sufiĉe distinga el la loĝantoj de ĉirkaŭaj vilaĝoj, laŭ vortotrezoro kaj modulado.
Eksteraj ligiloj