Pusztazámor (pustazAmor) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Budaörs.
Situo
Pusztazámor situas en valo, laŭ flankovojoj. Érd troviĝas je 14, Budaörs je 25, Budapeŝto je 31 km-oj.
Historio
Arkeologoj trovis restaĵojn el la bronzepoko kaj de la avaroj. La vilaĝo senhomiĝis dum la turka erao, tial poste la vilaĝo portas la nomon pusto. Post fino de la turka erao alvenis hungaroj, slovakoj kaj germanoj, kiuj refondis la vilaĝon, tamen vorto "puszta" restis en la loknomo.
Vidindaĵoj
Vidindaĵoj estas Kastelo de Pusztazámor aŭ de Barcza [barca] kaj romanikdevena ermitejo.
Famuloj