Puntarenas estas provinco de Kostariko situanta en okcidenta parto de la lando, laŭlonge de preskaŭ la tuta marbordo de la Pacifika Oceano. Ĝi limas kun Guanacaste norde. Oriente estas la provincoj Alajuela, San José kaj Limón, kaj la najbara lando Panamo.
Laŭ la stato de 2022 en la provinco vivis 500 166 loĝantoj sur areo de 11 298,51 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 44 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas la samnoma Puntarenas. Ĝi estas la plej etenda el ĉiuj provincoj de Kostariko [1]. En 2010 ĝi havis populacion de 410,929 [2].
Politika divido
Puntarenas estas subdividata en dekunu kantonoj. Por administraj celoj la Kokosa insulo, je 500 km for en Pacifika Oceano, estas konsiderata parto de tiu provinco. La kantonoj (kun ĉefurbo interparenteze) estas la jenaj:
- Puntarenas (Puntarenas)
- Esparza (Esparza)
- Buenos Aires (Buenos Aires)
- Montes de Oro (Miramar)
- Osa (Ciudad Cortés)
- Aguirre (Quepos)
- Golfito (Golfito)
- Coto Brus (San Vito)
- Parrita (Parrita)
- Corredores (Ciudad Neily)
- Garabito (Jacó)
Notoj