Puba monto (en la medicina faklingvaĵo Mons pubis aŭ mons veneris), aŭ monto de Venuso, nomiĝas la eta plialtiĝo super la ina pubosto, konsistanta el subhaŭta grasa histo. La puba monto tute aŭ parte estas kovrita de pubhararo.