|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Didier
|
Prè-Saint-Didier estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la italaj regiono kaj provinco Aosta Valo, grandparte loĝata de franclingvanoj. Fine de 2023 en la komunumo vivis 980 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Courmayeur, La Thuile kaj Morgex.
Kristana patrono estas la sankta Laŭrenco de Romo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Trajno, busoj
Ĝis la jaro 2015, ekzistis trajnoj de Prè-Saint-Didier al Aosta. De tiam, ilin anstataŭas busoj. Ekzistas ankaŭ busoj al La Thuile kaj Courmayeur.
Eksteraj ligiloj