La provinco Ouaddaï (aŭ Wadai), arabe وداي, Ŭadāī, ekde administra reformo de la jaro 2008 estis unu el administraj regionoj de la ŝtato Ĉado en Afriko, kiuj ekde 2018 oficiale nomiĝas provincoj; laŭ la stato de 2025 estas 23 tiaj provincoj. Laŭ la stato de 2019 en la nuna provinco vivis 1 032 500 loĝantoj sur areo de 30 000 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 34 loĝantoj/km². Por komparo: en 2009 estis 721 166 loĝantoj. Administra centro estas la urbo Abéché. La provinco plue dividiĝas al la departementoj Abdi, Assoungha kaj Ouara.
La nuna provinco nomatas laŭ historia sultanlando, kiu en la 18-a jarcento kovris pli grandan areon, havis la saman ĉefurbon Abéché kaj estis en rekta kontakto kun la otomana imperio.
Referencoj
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Ĉado.
|