La regiono[1] aŭ provinco Okcidenta Kazaĥio (kazaĥe: Батыс Қазақстан облысы/Batıs Qazaqstan oblısı/باتىس قازاقستان وبلىسى (en la cirila, latina kaj araba alfabetoj respektive), ruse: Западно-Казахстанская область, estas unu el dek kvar precipaj administraj teritorioj, je kiuj dividiĝas la ŝtato Kazaĥio.
Loĝantaro
Laŭ oficialaj kalkuloj de la Statistika Agentejo de Kazaĥio, ĝi havis ĉ. 602 000 loĝantojn en 2003, kun ioma kresko al 615 000 loĝantoj komence de 2008 kaj al 624 000 en 2014.
Laŭ etnoj la loĝantoj en 2014 dividiĝis jene:[2]
|
nombro en 2014 |
%
|
sumo |
623 977 |
100,00 %
|
kazaĥoj |
463 547 |
74,29 %
|
rusoj |
130 767 |
20,96 %
|
ukrainoj |
10 337 |
1,66 %
|
tataroj |
8 524 |
1,37 %
|
belorusoj |
1 942 |
0,31 %
|
azeroj |
1 474 |
0,24 %
|
germanoj |
1 318 |
0,21 %
|
koreoj |
917 |
0,15 %
|
ĉeĉenoj |
568 |
0,09 %
|
uzbekoj |
543 |
0,09 %
|
aliaj |
3220 |
0,52 %
|
Geografio
Ĝia ĉefurbo estas Oralo, urbo kun 200 000 loĝantoj. La provinco limas kun Rusio kaj ĝi proksimas al la Urala Montaro. La provinco troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Azio.
Referencoj
[[Dosiero:Lua-eraro en package.lua, linio 80: module 'Modulo:Portalo/bildoj/k' not found.|40px|Ĝermo pri Kazaĥio |ligilo=]] |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Kazaĥio.
|