La provinco Oŝ (aŭ regiono respektive oblasto Oŝ, komparu la artikolon pri la neologismo oblasto - kirgize Ош областы ["Oŝ oblasti"], ruse Ошская область ["Oŝkaja oblast"]) estas unu el sep provincoj, kiuj aldone al la du eksterprovincaj urboj Biŝkeko kaj Oŝ administre dividas la teritorion de la ŝtato Kirgizio. La provinca areo kovras 32 300 kvadratajn kilometrojn, kaj en 2005 en la provinco vivis 1 299 500 konstantaj loĝantoj. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas Oŝ, kiu tamen kiel menciite ne mem apartenas al la provinca areo sed estas administre sendependa urbo. La provinco najbaras (laŭ horloĝa direkto) al la kirgiziaj provinco Ĵalalabat kaj provinco Narin, al la aŭtonoma regiono Ŝinĝango en Ĉinio, al Taĝikio, la kirgizia provinco Batken kaj al Uzbekio.
Geografio kaj loĝantaro
La plej granda parto de la loĝantaro vivas en la ebena norda parto de la provinco, rande de la Fergana Valo. La lando laŭgrade altiĝas survoje suden, ĝis la kresto de la montaro Alaj, poste malaltiĝas en la Valo Alaj kaj realtiĝas ĝis la montoĉeno Trans-Alaj, kiu konsistigas la limon al Taĝikio. En la oriento, la lando altiĝas ĝis la montoĉeno Fergana, kiu pli-malpli paralelas al la limo de la najbara provinco Narin. Tiu areo ricevas sian akton de la rivero Kara Darya kiu fluas nordokcidenten por kuniĝi kun la rivero Narin por konsistigi la riveron Sir Daria en la Fergana Valo.
La aŭtoŝoseo M41 kondukiĝas suden trans la montoj de Oŝ al la limo de Taĝikio. En Sari-Taŝ aŭtoŝosea branĉo kondukiĝas orienten al la ĉinia limo, krucante la limon en Irkeŝtam La alia ĉefa ŝoseo kondukiĝas okcidentaĵo tra la ebenaĵo al la provinco Batken.
Pli ol duono de ĉiuj uzbekoj de Kirgizio vivas en la provinco Oŝ. Ili konsistigas trionon de la provinca loĝantaro, dum en tuta Kirgizio ili nur konsistigas 14 procentaĵojn.
Distriktoj de la provinco
La provinco estas administre dividita en 7 distriktoj (laŭ horloĝa direkto):
distrikto |
ĉefurbo |
situo
|
distrikto Özgön |
Özgön |
nordo 1
|
distrikto Kara-Suu |
Kara-Suu |
nordo 2
|
distrikto Aravan |
Aravan |
nordo 3
|
distrikto Nookat |
Eski-Nookat |
okcidento
|
distrikto Ĉong-Alay |
Daroot-Korgon |
sudokcidento
|
distrikto Alaj |
Gul'ĉa |
sudoriento
|
distrikto Kara-Kulja |
Kara-Kulja |
oriento
|
Enklavoj kaj eksklavoj
La sola eksklavo de Kirgizio en Uzbekio estas administre parto de la provinco Oŝ kaj de ties distrikto Kara-Suu. Temas pri eta vilaĝo Barak en la Fergana Valo, kiu havas 600 loĝantojn kaj situas ĉe la ŝoseo de Oŝ (Kirgizio) al Ĥodjaabad (Uzbekio) ĉirkaŭ 4 kilometrojn nordokcidente el la kirgizia-uzbekia limo.[1]
Notoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj