La regiono[1] aŭ provinco Kostanajo (kazaĥe Қостанай облысы) estas unu el dek kvar precipaj administraj teritorioj, je kiuj dividiĝas la ŝtato Kazaĥio. La provinco en februaro 2013 havis iom pli ol 880 000 loĝantojn kaj ampleksas areon de 196 000 km². Ĝia ĉefurbo estas Kostanajo, kun 207 000 loĝantoj. Alia grava urbo estas Rudnij.
Referencoj
- ↑ La registaro de Kazaĥio tradukas la vorton oblısı al aliaj lingvoj per "regiono" aŭ ekvivalento, vidu ekzemple angle en la retejo de la regiona registaro, sed en la esperantlingva vikipedio pro la kutimo en la najbara ŝtato Rusia Federacio traduki la vorton область per "provinco" ĝis nun estas la tendenco transpreni la rusian kutimon ankaŭ al Kazaĥio, substrekante la jarojn de rusa influo al Kazaĥio en la sovetunia epoko, kiuj videblis ankaŭ en komuna Esperanto-movado.
[[Dosiero:Lua-eraro en package.lua, linio 80: module 'Modulo:Portalo/bildoj/k' not found.|40px|Ĝermo pri Kazaĥio |ligilo=]] |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Kazaĥio.
|