La regiono[1] aŭ provinco Almato (kazaĥeАлматы облысы) estas unu el dek kvar precipaj administraj teritorioj, je kiuj dividiĝas la ŝtato Kazaĥio. La provinco en februaro 2013 havis preskaŭ du milionojn da loĝantoj kaj etendiĝas sur 224 000 kvadrataj kilometroj. Ĝia ĉefurbo estas Taldikorgano, kun ĉ. 118 400 loĝantoj.
La lago Balkaŝo situas nordokcidente. La montaro Trans-Ili Alatau, branĉo de Tjanŝano, etendiĝas laŭlonge de la landlimo kun Kirgizio.
Referencoj
↑La registaro de Kazaĥio tradukas la vorton oblısı al aliaj lingvoj per "regiono" aŭ ekvivalento, vidu ekzemple angle en la retejo de la regiona registaro, sed en la esperantlingva vikipedio pro la kutimo en la najbara ŝtato Rusia Federacio traduki la vorton область per "provinco" ĝis nun estas la tendenco transpreni la rusian kutimon ankaŭ al Kazaĥio, substrekante la jarojn de rusa influo al Kazaĥio en la sovetunia epoko, kiuj videblis ankaŭ en komuna Esperanto-movado.