La provinco Al Mahŭit (arabeالمحويت محافظة, latinliterigo Muḥāfaẓat al-Maḥwīt - laŭ sistemo DMG - respektive Muhafazat Al Mahŭit, ankaŭ angle latinliterigata Al Mahwit) estas unu el la 20 provincoj (respektive gubernioj) de Jemeno. Ĝi situas en la okcidento de la lando.
Laŭ la stato de la censo de 2004 la provinco havis 495 900 loĝantojn. La areo estas 2 330 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝdenso rezulte po 212,8 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Al Mahŭit.