Je granda vendredo okazas en Lohr am Mainpasionmontra procesio laŭ romkatolika tradicio kiu, rilate al Germanujo, estas taksata la plej malnova siaspece ankoraŭ farata.[1]. Allogas ĝi ĉiujare milojn da vizitantoj kaj piuloj.
Dek tri figuroj de natura grandeco reprezentantaj via crucis transportiĝas de la placo antaŭ Miĥaelo-kirko tra la stratoj Große Kirchgasse, Lohrtorstraße, Seeweg, Fischergasse, Grabenstraße, Anlagenstraße, Alfred-Stumpf-Straße kaj Hauptstraße. Celo de la antaŭtagmeze ekinta rondirado estas la Miĥaelo-preĝejo. Ekde 1960 la partoprenantoj mem silentas akompanate de timbalo-frapoj kaj blovmuzikaĵoj.
Iam la tuto estis eĉ pli granda, bildriĉa kaj impresa laŭ baroka maniero, kio estiĝis post la Tridekjara milito. La unua mencio de 1656 legeblas sur fakturo por la paroĥo de Sankta Miĥaelo.
Ordo procesia
Portas la figurojn anoj de diversaj metiaj gildoj; ankaŭ la gepatroj de la partoprenemaj infanoj nepre estu metiistoj. Jen la regularo koncerne la vicojn de la staci-montrantoj:
Karl Anderlohr, Förderkreis Lohrer Karfreitagsprozession e.V.: Die Lohrer Karfreitagsprozession. G-Medien GmbH, dua eldono, Lohr 2012, ISBN 978-3-944413-07-5.