Ne estas atestoj ke iu ajn specifa ordo de aminoacidoj estas preferata aŭ
superrega en proteinaj ĉenoj. La sinsekvo de aminoacidoj por iu ajn specifa
proteino estas, tamen, ĉiam la sama; la plej eta devio foje havas gravajn
sekvojn. Bona ekzemplo estas la hereda afekcio nomata falĉilforma anemio
aŭ drepanocitemio. La hemoglobino de trafita persono enhavas valinan unuon
en pozicio de proteina ĉeno kiun normale okupas glutam-acida unuo. Ĉi tiu
substituo, en kiu partoprenas nur unu aminoacido inter 150 aminoacidaj
unuoj de hemoglobino, kaŭzas drastan ŝanĝiĝon en la ecoj de la proteino.
Nenormala hemoglobino emas precipitiĝi en la ruĝaj globuloj, misformante
ilin en karakterizan lunarkan formon - la kialo por la nomo falĉilforma
anemio. La misformitaj ĉeloj kunbuliĝas kaj ofte ŝtopas
kapilarojn, ĉesigante la provizon de oksigen-portanta sango al la histoj.
Serpoĉela anemio, kiu estas ĝenerale mortiga, limiĝas preskaŭ senescepte
al homoj de afrika deveno.
Rilato kun la nukleotida sinsekvo
Eblas dedukti la primaran strukturon de la vicordo de la nukleotidoj en la DNA, pere de la genetika kodo. Tiel, ekzemple, per komputila programo, oni povas ligi genon al teoria proteino. Tiamaniere, ekzemple, se oni scias, ke la nukleotida sinsekvo de geno estas atggccctgtggatgcgcctcctgccc..., oni povas dedukti, ke la proteino estos sinsekvo de:
atg > Met
gcc > Ala
ctg > Leu
tgg > Trp
atg > Met
cgc > Arg
ctc > Leu
ctg > Leu
ccc > Pro
ktp
Kiu fakte, estas ekzemplo elĉerpita de ambaŭ la gena kaj proteina sinsekvoj de la homa insulino[1][2].
Referencoj
↑[1], uzita por la proteina aminoacid-sinsekvo, pere de la datumbazo UniProt