Kirko Sankta Mikaelo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario , en la ĉefurbo Budapeŝto , en loĝkvartalo Rákosszentmihály .
Historio
Dokumento de Karolo la 1-a (Hungario) mencias la preĝejon kun paroĥo en 1335 . Dum dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis, la preĝejo malaperis. Menciinda loĝantaro estiĝis nur en la 19-a jarcento . Komence la katolikoj apartenis al Csömör , ekde 1890 en lernejo oni aranĝis mesojn . Aparta katolika grupo formiĝis en 1915 , paroĥo en 1927 . La kirko estis konstruita jam en 1902 . La orgeno alvenis en 1905 , ĝi iomete moderniĝis en 1937 . La kirko pligrandiĝis en 1937, tiam oni konstruis la kriptojn en la kelo . Inter 1970 kaj 1978 la konstruaĵo renoviĝis (ekstere nur en 1995 ).
Konstruaĵo
La kirko situas sola laŭ placo , antaŭe estas videbla statuo pri József Mindszenty . Nur la meza parto de la fasado estas simetria, estas tie la enirejo. Interne la nova altaro estis farita en 1976 . La du flankaj altaroj estas:
Kermeso okazas en la 29-an de septembro (aŭ en la sekva dimanĉo ).
Fontoj
Statuo de Mindszenty antaŭ la kirko