Preĝejo Sankta Jozefo (ĉeĥekostel sv. Josefa) estas preĝejo kaj monaĥejo en Prago starigitaj en 1630; la preĝejo estas simpla baroka konstruaĵo el la jaroj 1636-1653. La monaĥejo servis pli poste kiel soldatkazerno; ĝi estis detruita meze de la 19-a jarcento kaj surloke estiĝis la hodiaŭa pseŭdoromanika konstruaĵo. En la jaro 1834 militservis tie ĉi la fama ĉeĥa verkisto kaj dramisto Josef Kajetán Tyl kaj verkis tie la tekston de la kanto "Kde domov můj" (Kie mia hejm'), kiu nun estas ĉeĥa ŝtata himno.