La paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria, origine hungare Szűz Mária Neve-templom religia historia monumento (deklarita en 2009) en Inárcs (Hungario).
Historio
En la Iama Inárcs estis mezepoka romanika kirko, sed post jarcento(j) ĝi gotikiĝis. Dum la turka periodo la loĝantoj vivis en Nagykőrös, poste refondo de la vilaĝo okazis nur ekde 1930 iom for de la mezepoka loko. La loĝloko vilaĝiĝis en 1946. La diservoj okazis en la lernejo. Nova didomo estis konstruita en 1962 kun paroĥa rajto, sed la turo estis preta nur en 1980.
Konstruaĵo
La preĝejo situas sola en korto, maldekstre ankaŭ krucifikso videblas. La fasado estas preskaŭ simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La larĝa enirejo funkcias tra la turo. Antaŭ la pordo larĝaj ŝtupoj estas. Super la pordo simpla pluvŝirmilo estas videbla, kiu etendiĝas ankaŭ al la maldekstra flanko, tiel ĝi rompas la simetrion. La turpinto estas piramideca, inter la pluvŝirmilo kaj turpinto estas fenestroj en 2 kolonoj. La navo ambaŭflanke havas parajn mallarĝajn fenestrojn.
Kermeso okazas en la 12-an de septembro.
Fontoj