Preĝejo de Emeriko de Hungario estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Gyomaendrőd, en urboparto Endrőd.
Historio
Pri la malnova preĝejo mankas informoj, nur estas fakto, ke ĝi estis renovigita en 1731. Poste nova preĝejo konstruiĝis inter 1751-1753 apud rivero Körös. Pro la oftaj inundoj denove nova preĝejo naskiĝis inter 1798-1804, jam iomete for de la rivero. Dum la 2-a mondmilito parte ĝi iĝis ruina. En 1947 oni riparis ĝin. En 1964 interne, en 1976 ekstere okazis riparoj.
Konstruaĵo
La unusola turo estas super la ĉefenirejo. Ekstere 2 skulptaĵoj estas videblaj pri Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo.
Kermeso okazas en la 5-an de novembro.
Fontoj