La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas religia historia monumento (deklarita en 2001) en grandvilaĝo Harta (Hungario).
Historio
Tre komence al Harta arkeologoj trovis mezepokan kirkon, kiu neniiĝis dum dominado de turkoj. Post tiu erao ne konstruiĝis katolika didomo en Harta, ĉar la loĝantoj jam prenis la reformaciajn religiojn. La sporadaj katolikoj apartenis eklezie al Dunapataj. En la 20-a jarcento ankaŭ katolikoj alvenis, tial oni aranĝis diservojn unue en privata domo, ekde 1929 en la infanĝardeno. En 1937 la katolikoj aĉetis areon, kie provizore preĝdomo funkciis. La katolika preĝejo (nun videbla) konstruiĝis en la jaroj 1942 kaj 1943. La paroĥa rajto alvenis en 1945.
Konstruaĵo
La preĝejo situas en stratangula korto. La fasado estas malsimetria, ĉar maldekstre la kvadrata turo altiĝas kun piramida turpinto. Ene 2 sonoriloj povas sonori. La enirejo estas videbla tra porĉo, pli supre granda rondfenestro estas videbla.
Fontoj