Preĝejo Savinto (Bad Rodach)

Kirko Savinto en Bad Rodach
interno

Ĉe la tombejo de Bad Rodach (Germanujo, Hildburghäuser Straße 17) troviĝas la protestantisma preĝejo Savinto (germane: Salvatorkirche).[1]

Historio

Post kiam estis en 1573 alilokita la tombejo antaŭ la urbonkernon, la unua ĉirkaŭ la Johano-kirko malfunkciis. En julio 1710 urbestro kaj urba konsilio petis lignon de duko Johano Ernesto por konstrui kirkon anstataŭontan la dum la Tridekjara Milito detruita tombejkapelo. Ĝi servu antaŭ ĉio por funebraj ritoj dum malvarmaj monatoj. Ĝis 1714 ĝi estis finkonstruita en la tombeja suda angulo. Diakono Laŭrentius Hartmann Schenck konsekradon faris en novembro 1714 je patroneco de Jesuo Kristo, savinto de la mondo.

Post la malkonstruo de la ligna kirko, ĉefkonstruisto Koch ekigis en 1742 konstrui novan: reŭtiligataj estas la benkaro kaj la predikeko. Superintendanto Benedict Grüner konsekris la novan kirkon en la 1749-a jaro. En 1885 estis pligrandigo de la tombejo kaj mondonacoj ebligis restaŭradon de la kapelo. Post damaĝegoj dum la Dua mondmilito ĝia sorto restis longtempe necerta. De 1943 festiĝis ankaŭ romkatolikaj mesoj ĉi tie. Finfine renovigis oni ĝin inter 1978 kaj 1980 kaj enmuntis etan orĝenon novan en januaro 1985.

En majo 2023 regiona episkopino Dorothea Greiner deklaris la kirkon ne plu sakrala. La eksa kirko fariĝu (kun vitra kubo, laŭ la sistemo dom-en-doma, centro por la komunumo kaj paroĥa oficejo.[2]

Arkitekturo

La eksteraj vandoj de kirko konsrtruita laŭ la t.n. margrafa konstrustilo konsistas el bunta grejso. Ĝi havas longecon de 19,4 metroj, larĝecon de 9,8 metroj kaj kvin aksojn longen kaj kvin aksojn transversen. Portas la groptegmento firstotureton. De decembro 1728 ene estas eta sonorilo. La internon kovras ŝmiritan ebena plafono. Je tri flankoj estas po du galerioj apogitaj sur kolonoj. La pli malsupraj estas de dorika ordo, la supra kapitelo kun ionika ordo. La ambono pendas malpost la altaro ĉevande.

Literaturo

  • Rainer Axmann: Von Superintendenten, Adjunken und anderen geistlichen Herren in Rodach, Bad Rodach 2008
  • Irmhild Tschischka: Aus der Bad Rodacher Stadtgeschichte, Bad Rodach 2014

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. monumentprotektotaĵoj je Bad Rodach, p. 6
  2. Stefanie Nickmann: "Kirche Bad Rodach. Neubeginn für altes Gotteshaus" - ĉe: np-coburg.de, 8.5.2023
50.34175210.775626