La Preĝejo Sankta Klemento (ĉeĥekostel sv. Klimenta) estas malgranda katolika preĝejo en la centra urboparto Nova Urbo de Prago. Temas pri origine romanikakonstruaĵo, en la 14-a jarcentogotikigita. En ĝia apudeco, pli proksime al la rivero, staras la iama akvoturo el la jaro 1608. Dua historia katolika preĝejo ĉe la komerca vojo Na Poříčí kaj en la samnoma kvartalo estas la preĝejo Sankta Petro.