En 1932 franciskanoj alvenis kaj konstruis unue monaĥejon, poste kirkon, kiu estis konsekrita en 1936 fare de episkopoIstván Zadravecz. La orgeno estis kreita post 2 jaroj. En 1950 la franciskanoj estis forigitaj, poste la ordinara katolika eklezio transprenis la ekleziajn taskojn.
Kirko
La trinava kirko situas laŭ vojo. La tre alta kvadrata turo altiĝas ĉe la maldekstra flanko ĉe la absido. Tamen la plej supra turoparto estas oklatera, kie 4 sonoriloj loĝas. La enireja parto estas oklatera kaj 8 ŝtupoj kuras al la enirejo. Ankaŭ la absido estas oklatera. Interne la sekpentraĵoj estis pentritaj en la 1960-aj jaroj fare de Béla Kontuly. La ĉefaltaro havas 2 ferajn reliefojn pri Klara el Asizo kaj Sankta Paskalo fare de György Lehoczky. La preĝejo havas 2 flankajn altarojn dediĉitajn al Antonio de Padovo kaj Sankta Maria. Menciindas la skulptaĵoj kaj vitraloj.
Monaĥejo
La duetaĝa monaĥejo situas malantaŭ la sanktejo kaj similas al U-majusklo.