Preĝejo Marteno de Tours (Kemenesszentmárton)
Preĝejo de Marteno de Tours estas romkatolika fortresopreĝejo en Hungario, en vilaĝo Kemenesszentmárton, en la centro. La vilaĝo ricevis la nomon pri patrono de la preĝejo. HistorioLa romanika kirko estis konstruita en la 13-a jarcento. Dum la kontraŭturkaj bataloj ĝi estis trakonstruita al fortresopreĝejo. La specialaj fenestroj ankaŭ nun gardas la funkcion por pafadi eksteren (iam estis ankaŭ defenda etaĝo). En la 17-a jarcento la preĝejo trakonstruiĝis. En 1732 la katolikanoj forprenis la preĝejon de la luteranoj (pli frue estis tie centro de luteranoj). Pli nova trakonstruo okazis en la 18-a jarcento, tiam la navo ricevis barokan aspekton, ankaŭ la turo estis trakonstruita. KonstruaĵoLa preĝejo staras sur 2 metrojn alta artefarita monteto kaj havas unusolan turon. Kontraŭe la sanktejo estas duonronda kaj malpli larĝa, ol la navo. La altara bildo pri Sankta Marteno estis pentrita en la 19-a jarcento. Kermeso okazas en la 11-an de novembro. Fontoj
Information related to Preĝejo Marteno de Tours (Kemenesszentmárton) |