En tiu areo dum la mezepoko apartaj paroĥaj vilaĝoj ekzistis. La restintaj, parte unuigitaj vilaĝoj aliĝis al Salgótarján en 1961. Arkeologoj trovis kelkajn mezepokajn kirkajn ruinojn en tiu areo en la 20-a jarcento. Intertempe en 1890 vitroproduktejo ekfunkciis, sed tre proksime ankaŭ karbominejo. La loĝantoj (ĉefe laboristoj) havis katolikan kirkon nur en Salgótarján. La loka preĝejo estis konsekrita en 1933, en la sekva jaro la paroĥa rajto alvenis.
Konstruaĵo
La konstruaĵo situas sola en korto ĉe stratangulo. En la korto estas videbla kruco, kie estis entombigitaj 2 pastroj. La fasado estas malsimetria, ĉar maldekstre altiĝas la kvadrata turo. Al la fasado kelkaj ŝtupoj kuras, poste antaŭaĵo (kvazaŭ arkadoj) sekvas, kiun kolonoj tenas. La aperturoj estas rektangulaj, pli supre granda rozvitralo videblas en kvadrata krado. La ĉefnavo havas po unu flankonavojn. La absido estas duonronda. Menciindas la vitraloj.