Potes estas ĉe la nacia ŝoseo N-621. La plej proksima granda urbeto, Santandero, estas en foreco je 100 km. Potes situas ĉe la kunfluo de kvar valoj, proksime de la loko kie la rivero Quiviesa fluas en la riveron Deva, ĉe la montaro Picos de Europa. Same kiel la cetero de aliaj municipoj de la komarko Liébana, Potes havas mediteranean mikroklimaton, kiu permesas kultivi vitejojn, juglandojn kaj poplojn.