Sportista teamo de Porto-Riko en la Olimpikoj ekde la jaro 1948 ĝis inkluzive la olimpiko de 2024 partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj portorikaj sportistoj partoprenis inter la jaroj 1984 kaj 2002, kaj denove ĉeestas ekde 2018, kvankam ankoraŭ neniam atingiĝis medalo en vintra olimpiko.
En someraj olimpikoj, la teamo ĝis la stato de somero 2022 sume atingis ekzakte 10 medalojn: Temas pri 2 oraj, 2 arĝentaj kaj 6 bronzaj medaloj. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 92-an rangon. Laŭ la stato de somero 2022 ĝi dividas tiun rangon kun la teamoj de Liĥtenŝtejno kaj Urugvajo.
Kunordigas la teamon la Porto-Rika Olimpika Komitato.