|
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Portbou.
|
Portbou ankaŭ nomata Port Bou aŭ Port-Bou estas fervoja stacidomo situanta en la hispana komunumo Portbou, en la provinco Ĝirono, aŭtonoma komunumo de Katalunio. Ĝi estas landlima stacio, kiu havas sian francan ekvivalenton en Cerbère. Tial ĝi havas trakojn de iberaj kaj internaciaj ŝpuroj, kiuj permesas la veturadon de ambaŭ trajnoj funkciigitaj de Renfe kaj SNCF.
Stacidomo Portbou estas priservata de regionaj trajnoj de R11 de Rodalies de Catalunya kaj RG1 de Rodalia de Girona. Ĝi ankaŭ estas la finstacio de Mezlonga Distanco de R11, kaj ankaŭ de TER Okcitanio (trajnoj venantaj precipe de Perpignan, Toulouse-Matabiau kaj Avignon-Centre interalie) kaj de dumnoktaj Intercités (trajnoj venantaj de Paris-Austerlitz).
Bildgalerio
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj