Port Huron estas urbo en la usona ŝtatoMiĉigano kaj la kantona sidejo de la Kantono Sankta Claire.[1] La loĝantaro estis de 30,184 personoj laŭ la censo de 2010. La urbo estas apud Port Huron Township sed ĝi estas administracie aŭtonoma. Situanta ĉe la rivero Sankta Claire, ĝi estas konektata kun Point Edward (Ontario) en Kanado tra la Bluakva Ponto. La urbo kuŝas ĉe la suda pinto de la Lago Hurono kaj estas la plej orienta pinto surtera en Miĉigano. Port Huron estas hejmo de du paperfabrikoj; metalejo Mueller; kaj multaj negocoj rilataj al turismo kaj al aŭtindustrio. La urbo enhavas historian centran areon, trapasejon, sportan havenon, muzeon, lumturon, kaj la spektaklejon McMorran Place kaj distrejan komplekson.
Referencoj
↑Find a County. National Association of Counties. Alirita 2011-06-07 .