La Ponto George Washington – konata neformale kiel la GW Ponto,[1] la GWB (GWP),[2] la GW,[3] aŭ la George[4] – estas dunivelapendoponto spane super la rivero Hudson, konektante la neighborhood Washington Heights kun la boroughManhatano de Novjorko al Fort Lee (Nov-Ĵerzejo), en Usono. Je 2015, la Ponto George Washington eltenas ĉirkaŭ 106 milionojn da vehikloj jare, kio faras ĝin la plej aktiva motorvehikla ponto en la mondo,[5][6] laŭ la Havenaŭtoritato de Novjorko kaj Nov-Ĵerzejo, nome la duŝtata registara agentejo kiu posedas kaj funkciigas en la areo kelkajn pontojn, tunelojn, kaj flughavenojn.
Tiu ponto, nome integra kontaktejo ene de la Metropola areo de Novjorko, havas supran nivelon kiu eltenas kvar koridorojn en ĉiu direkto kaj malsupran nivelon kun tri koridoroj en ĉiu direkto, por totalo de 14 veturkoridoroj. La limrapido sur la ponto estas de 45 mph (72 km/h), kvankam ŝtopiĝo ofte bremsas la trafikon, ĉefe dum la matenaj kaj vesperaj pinthoroj. La supra nivelo de la ponto eltenas ankaŭ trafikon por piedirantoj kaj bicikloj. La ŝoseoj Interstate 95 (I-95) kaj 1/9 (US 1/9) trapasas la riveron laŭ la ponto.
↑Rose, Lacey (2006-03-02). “Inside the Booth”, Forbes. Alirita 15a de Januaro 2008.. “Like the PATH trains, which also connect New York to New Jersey, the G.W. Bridge is run by the Port Authority of New York and New Jersey, a public agency that employees 7,000 workers and has annual revenues of $2.9 billion.”.[rompita ligilo]