La ponto Emilia (latine pons Æmilius; itale Ponte Rotto, «rompita ponto») estas la plej malnova ŝtona ponto de Romo. Ĝi krucis Tiberon inter la Tibera insulo supre kaj la Fostoponto malsupre.
Tradicie la ponto estas atribuata al la censoroj Emilio Lepido (latine Marcus Æmilius Lepidus) kaj Fulvio Nobilioro (latine Marcus Fulvius Nobilior).
Multfoje difektita kaj riparita, la ponto ekzistis ĝis la jaro 1598ª, kiam ĝian orientan parton faligis inundo. Ĝian alian ekstremon oni malkonstruis en la jaro 1887ª, dum plilarĝigo de la fluejo de Tibero, tiel ke el ĝiaj 7 arkoj restas nur unu.