Pontecorvo - prononco [ponteKORvo] - estas komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la provinco Frozinono. Komence de 2023 en la komunumo vivis 12 333 loĝantoj sur areo de 88,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 139 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta Johano la Baptisto, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Najbaras la komunumoj Campodimele, Castrocielo, Esperia, Pignataro Interamna, San Giovanni Incarico, Akvino, Pico kaj Roccasecca.
Historio
Pontecorvo estis dumtempe enklavo, kiu apartenis al la Papa Ŝtato, sed estis tute ĉirkaŭita de la reĝlando Napolo, al kiu ĝi ne apartenis.
Sub Napoleono ĝi mallonge estis aparta princlando. De 1806 ĝis 1810 ĝia princo estis franca marŝalo Jean Baptiste Bernadotte, la posta reĝo Karolo la 14-a Johano de Svedio.
Eksteraj ligiloj