Kontraŭ la preĝejo historia muzeo funkcias kaj la domo mem estas la plej bela baroka domo de la urbo, kiun longe la benediktanoj profitis. La ceteraj domoj plej ofte estas loĝdomoj, tamen ornamriĉaj kaj preskaŭ senescepte ili havas balkonojn. Estas menciinde la historia apoteko kaj alia malgranda muzeo.
En la centro kolono pri Maria situas de 1686 memore al fino de la turka dominado en Buda. La alia skulptaĵo prezentas du figurojn de la hungara historio.