Piĵamfesto aŭ dormfesto estas festo kie la gastoj estas invititaj tranokti ĉe la domo de la festa organizanto. Piĵamofestoj estas plejparte okazigitaj por knabinoj aŭ adoleskulinoj.
Foje piĵamofestoj estas okazigitaj por festi naskiĝtagojn aŭ aliajn specialajn eventojn.
En la 1990-aj jaroj, pluraj artikoloj estis publikigitaj en kiuj nova tendenco estis identigita, laŭ kiu gepatroj permesas adoleskantoj en pubereco, kaj knaboj kaj knabinoj, pasigi la nokton kune. Tiu opcio estas vidita kiel pli sekura alternativo ol pasigi tempon kune ekster la hejmo [4][5][6].
Origino de la nomo
La origino de la nomo "piĵama festo" estas de la piĵamo kiu estas nokta vesto kutime portata dum dormado kaj baldaŭ post kaj antaŭ ĝi. Plejparte, la piĵamo estas malpeza kaj komforta vestaĵo por dormi.
Agadoj kaj ludoj
Krom la komuna dormado, piĵamaj festoj povas inkluzivi ludojn kaj agadojn, kiuj estas uzataj en aliaj specoj de festoj okazigitaj endome. Unu el la agadoj, kiuj karakterizas dormfeston, estas kusena batalo, kiu estas ludo ĉefe ludita de infanoj, dum kiu ili "atakas" unu la alian per kusenoj. Ĉi tiu ludo povas esti maniero tuj liberigi mensan streĉon kaj koleron. Ĉar kusenoj estas faritaj el mola materialo kaj ne multe pezas, ĉi tiu agado malofte rezultigas vundiĝon.