Pivonice (germane Piberschlagl) estas pereinta domaro kaj katastra teritorio de municipo Pohorská Ves en distrikto Český Krumlov. Ĝi troviĝis unu kilometro sudoriente de Pohorská Ves, en Novohrada montaro, en proksimeco de fiŝlago Pivoňka sur dekstraflanka alfluanto de rojo Pohořský potok kaj sur nordokcidenta deklivo de rokaro Pivonické skály en supermara alteco 785 metroj. Ĝi apartenas en naturparkon Novohrada montaro.
Historio
La unua skribmencio pri la domaro devenas el la jaro 1541. En la jaro 1910 ĉi tie situis 51 domoj, en kiuj vivis 360 loĝantoj (el tio du de ĉeĥa nacieco).
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj
|
1869 |
1880 |
1890 |
1900 |
1910 |
1921 |
1930
|
Loĝantoj
|
100 |
198 |
235 |
252 |
197 |
. |
233
|
Domoj
|
12 |
20 |
26 |
29 |
25 |
28 |
32
|
Katastra teritorio
La katastra teritorio Pivonice u Pohorské Vsi havas areon 20,49 km² kaj troviĝas en ĝi Pohorská Ves, domaroj Javory, Žofín, Terčí Dvůr, pereintaj domaroj Terčí Huť, Zlatá Ktiš, plu Huťský rybník, montoj Pivonické skály, Stříbrný vrch kaj Točník kaj nacia naturrezervejo Ĵofina praarbaro.
Pluaj fotoj
Eksteraj ligiloj
Partoj de municipo Pohorská Ves (4) |
---|
|
|