Piratpartio de Nederlando

Piratpartio de Nederlando
emblemo
piratpartio
partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 2010 vd
Lando(j) Nederlando vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Piratpartio de Nederlando - nederlandlingve Piratenpartij Nederland - estas politika partio en Nederlando, kiu fondiĝis la 10-an de marto 2010 kaj konsideras sin proksima parenco de la Piratpartio de Svedio (en Esperanto same "Piratpartio"). La Piratpartio de Nederlando specife temas aferojn kiel aŭtorrajto, patentorajto kaj (cifera) civilrajtoj.[1][2] Ekde la fino de 2016 la partiestrino estas Ancilla van de Leest.

Temoj

La Piratpartio de Nederlando limigas sin ĝis nur kelkaj kernaj vidpunktoj. La partio volas limigi aŭtorrajtojn (ĉe kio oni povas sendevigi nekomercan uzadon), ĝisfundan revizon de patentorajto, garantii kaj plifortirgi la privatecon kaj alian (cifran) civilrajtojn, travideblan registaron kaj seriozan interrilaton de la registaro kun informa teknologio.

Notoj

  1. [1][rompita ligilo]
  2. [2]