Pino sulla Sponda del Lago Maggiore estas loĝloko kaj eksa komunumo de norda Italio - la nomo jam indikas ke borde de la lago Majora. Ĝi situas en la regionoLombardio kaj en la provinco Varese (Varezo), kaj nun la same lagobordaj komunumopartoj Veddasca kaj Maccagno estas parto de la nova komunumo Maccagno con Pino e Veddasca. Komence de 2008 en la komunumo vivis 230 loĝantoj sur areo de 7,11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 32 loĝantoj/km². Kristanaj patronoj estas la sanktaj Quiricus kaj Julitta, kies komuna memortago sekve estas la komunuma festotago.