Piero Vettori la Juna

Petrus Victorius
(1499-1585)
Bildo de Pietro Vettori, el la 16-a jarcento.
Bildo de Pietro Vettori, el la 16-a jarcento.
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1499
en Florenco, Italio
Morto 8-an de decembro 1585
en "Universitato de Florenco"
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo lingvisto
diplomato
universitata instruisto
klasika filologo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Piero Vettori estis itala humanisto, helenisto, latinisto, klasika filologo kaj la plej grava itala erudiciulo de la 16-a jarcento, ĉefe konata pro siaj eldonoj de klasikaj aŭtoroj kaj multfakaj verkoj. Vettori estis bonega profesoro kaj prizorgis la eldonojn de multaj verkistoj kaj latinaj kaj grekaj. Interalie, li verkis oratoraĵojn, epitolojn, kaj latinajn poemojn. Li iĝis la plej granda reprezentanto de la humanismo de la 16-a jarcento.

"Ĉiuj verkoj pluvivantaj de Cicerono", eldonita de Petrus Victorius, en 1724.

Biografio

En sia junaĝo li partoprenis la politikajn okazaĵojn de sia grandurbo, montrante alligitecon al respublikaj institucioj kiuj ne devis esti tre akceptebla por la triumfantaj Mediĉoj. Fakte, en 1530 li retiriĝis dum du jaroj, for de la tumulto de la urbo, al sia vilao en Sankta Casciano. Reenirinte en la grandurbon, en 1538 li ricevis la pozicion de publika leganto ĉe la Ateliero de Kozimo, pozicio kiun li tenis ĝis lastatempaj jaroj, apogita per eksterordinara favoro de la civitanoj kaj grandega sindonemo de la studentaro. Fakte, liaj plej diligentaj zorgoj kaj liaj plej intimaj kontentigoj estis lia publika kaj privata instruado kaj lia filologia verkemo. Lia literatura agado tiam disvolviĝis ankaŭ en centoj da leteroj, kaj latinaj kaj vulgaraj, per kiuj li korespondis kun la plej gloraj viroj en Italio kaj Eŭropo. En la aŭtuno de 1583, la grandduko sendevigis lin de la publika legado.

Vettori okupas rimarkindan lokon ne nur inter tiuj edukistoj, kiuj enigis noblan pasion en sian ĉiutagan instruadon, sed ankaŭ inter la fakuloj, kiuj kolektis el la malkresko de la humanismo tio, kion tiu movado esprimis per spirita substanco kaj matureco de penso. En ĝi okazas la kompleta asimilado de la latina humanisma kulturo al helenismo. Al li, kiel klerulo, ni ŝuldas eldonojn kaj komentariojn pri Cicerono, Terentio, Salustio, Aristotelo, Platono, Esĥilo, Eŭripido, Ksenofono kaj pluraj aliaj grekaj kaj latinaj; inter liaj skribaĵoj de ne-filologia naturo inkludas preĝoj, epistoloj, poemoj en la latina, kaj mallongan disertaĵon en la popollingvo pri la kultivado de olivarboj. Fine, oni devas memori, ke Vettori ankaŭ estis sagaca lernanto de la popollingvo kaj bonega juĝisto de verkistoj en tiu lingvo.[1]

Malgraŭ ke li antaŭe estis kritikisto de Mediĉaj-regado super Florenco, en 1538 duko Kozimo la 1-a de' Mediĉo ofertis al li pozicion kiel profesoro pri la greka kaj la latina en la Studio Fiorentino, kie li instruis ĝis 1583.

Verkaro

  1. Castigationibus, 1540
  2. Posteriores castigationes in epistolas familiares, 1541
  3. De re rustica libri, 1543
  4. Klēmentos Alexandreōs ta heuriskomena, 1550
  5. Explicationes suarum in Ciceronem castigationum, 1552
  6. Petri Victorii variarum lectionum, 1553
  7. De optimo statu reipublicae, 1556
  8. Commentarii, in primum librum Aristotelis de arte poetarum, 1560
  9. Joannis Casae Latina monimenta, quorum partim versibus, partim soluta oratione scripta sunt, 1564
  10. Poemata omnia, 1568
  11. Trattato di Piero Vettori delle lodi et della coltiuatione de gl'vliui, 1569
  12. Ethikon Nikomacheion, 1577
  13. Politicorum, Aristotelo, Denys Lambin, Pietro Vettori, Theodor Zwinger, 1582
  14. Aristotelis Ethicorvm, Sive De Moribvs, Ad Nikomachvm Libri Decem, 1584
  15. Ἀριστοτέλους τὰ εὑρισκόμενα: Aristotelous Physikes akroaseos bibloi, 1596
  16. Petri Victorii Variarum et antiquarum lectionum, 1609
  17. Varronis Opera Omnia quae extant, 1619
  18. Oratio Petri Victorii habita Florentiae in funere Philippi, 1621
  19. Epistolarum libri XVI. ad familiares, 1693
  20. Opera quae supersunt, 1724
  21. Comoediae, ("Komediaĵoj de Publius Terentius Afer), 1724
  22. De finibus bonorum & malorum libri quinque, 1728
  23. De Natura Deorum Libri Tres, ("Pri la naturo de Dio"), 1733
  24. Porfuriou filosofou Peri apochēs empsuchōn biblia tessara, Giovanni Bernardino Feliciano, Johann Jakob Reiske, 1767
  25. Curae tertiae in Ciceronis epistolas ad familiares, 1840
  26. Lettere di Piero Vettori, 1870

Vidu ankaŭ

Referencoj