Li trejnitis ĉe la Alta Karla Lernejo (Hohe Karlsschule) ĉe Nicolas Guibal kaj Adolf Friedrich Harper kaj estis intima amiko de Ŝilero. En 1780 li iris Parizon por lerni ĉe Joseph Marie Vien kaj Claude Joseph Vernet. Post reveno en la jaro 1782-a li iĝis kortega pentristo kaj vivis inter 1785–87 en Romo. En 1795 li iĝis profesoro kaj dek jarojn pli malfrue galeridirektoro en sia naskiĝurbo.
Graveco
Li nombriĝis inter la plej gravaj artistoj de la klasikisma periodo. Tamen li neniam sukcesi forĵeti entute skolajn trajtojn akiritajn en Franclando. Li plejofte traktis heroajn intrigojn aŭ de mitologio aŭ de historio. Poste li prenis ankaŭ kristanajn rakontojn por bildigi ilin. Lia forto kuŝis pli en la farado de belaj detaloj ol en prezento de grandeco. La plejmulto de liaj bildoj troviĝas en la Reĝa rezideja kastelo de Stuttgart. En la Reĝa muzeo estas du bildoj: Cornelia, die Mutter der Gracchen kaj Ritter Albonack, dem König Alfred seine Töchter zeigend.