Ĉi tiu artikolo temas pri komunumo kaj vilaĝo. Por informoj pri rivereto, vidu
la artikolon Pesceana (Olt).
Pesceana [pesĉana] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Cermegești, Lupoaia, Negraia, Pesceana (la sidejo) kaj Ursoaia.
Tra Pesceana pasas la distrikta vojo DJ677A, sekvante pli-malpli la valon de la rivereto Pesceana, kiu fontas norde de Negraia kaj trairas la komunumon. La tereno estas monteta.
Per DJ677A oni atingas norde Șirineasa (10 km), kie estas la plej proksima fervoja stacio. La urbo Băbeni estas atingebla post 20 kilometroj.
Eksteraj ligiloj
Distrikto Vâlcea (Rumanio) |
---|
Municipoj |
| |
---|
Urboj |
|
---|
Komunumoj |
|
---|
|