Perola Mezlernejo

La Perola Mezlernejo (france Ecole du cycle d'orientation de Pérolles) en Friburgo, Svisujo, estas lernejo por studentoj el Villars ĉe Glano kaj Friburgo. Ties lernejestro estas la S-ro Fragnière ekde la jaro 2021.

Historio

La unua mezlernejo en Perolo estis lernejo por knabinoj. Sed ĝi iĝis gea. En la jaro 2022 la malnova pordo de la lernejo estis fajrodetruita[1] sed ne eblis retrovi la bruliginton.

Geografio

La Perola Mezlernejo troviĝas al fino de la Perola Bulvardo, proksime al arbaro, kie estas la klifo de la Sarino.

Ekzistas tri konstruaĵoj en la Perola Mezlernejoj. Unu el ili nomiĝas Feliksa Vilao, la alia, oni nomas la ĉefan konstruaĵon kaj la tria Flankon 507. En la ĉefkonstruaĵo troviĝas la kapelon, kiu ne estas plu uzata. Estas korto antaŭ la tri konstruaĵoj. Dum la ludpaŭzo, se ankaŭ la gejunuloj volas iri ludi, ili povas iri al malgranda arbaro. La lerneja zono estas ĉirkaŭita per ĉirkaŭbarilo.

Funkcioj

Al la Perola Mezlernejo venas instruatoj tri jarojn. La klasoj estas onigitaj je la nivelo de la instruado (antaŭgimnazia sekcio, ĝenerala sekcio kaj bazpostula sekcio)

En tiu Mezlernejo estas 26 klasojn kaj studentoj povas lerni multajn fakojn. Oni instruas franclingve.

Referencoj

  1. Frapp | Incendie au CO de Pérolles, un acte isolé selon la police (fr-app.ch)

Eksteraj ligiloj

  • Oficiala retejo : co-perolles.ch