Peleto estas je grandpremo kunpremita fibra materialo, kiun kuntenas ĝia propra materialo aŭ la aldonita interligaĵo. Ĝi formas stangetojn kun diametro de kelkaj milimetroj ĝis kelkaj centimetroj, depende de la bazmaterialo kaj la aplikata peletiga teknologio. La peletigo havas avantaĝon ĉe la pulvoraj aŭ etgrajnaj aŭ fibraj materialoj, ke oni povas produkti el ili pli grandajn materialojn.
Etimologio
Peleto ‚pilketo’, ‚kugleto‘ el la malnovfranca lingvo pelote ‚ludpilko‘ kaj el la latina lingvo 'pila'‚ludpilko‘, ‚bulo‘, ‚amaso‘ – parenca al pilolo, estas malgranda korpo el densigita materialo en formo de kuglo aŭ cilindro. Plej ofte oni uzas la esprimon en pluralo, ĉar peletoj estas uzataj ne unuope sed kiel ŝutaĵo
Lignopeleto estas lignopulvoro (seg-pulvoro) kunpremita en peletformo (diametro 6mm, longo 2–5 cm). Lignopeleto pli bone forbrulas ol lignopulvoro mem. Ĉar ĝi estas pli homogena ol la ligno mem, tiel oni povas uzi ĝin eĉ en aŭtomataj forbruligaj kaldronoj. La temperaturo de la flamo atingas 800-1000 °C, dum la fumogaso havas temperaturon de 70-100 °C. Tiel oni povas konstati, ke la sistemo havas efikecon de 90%. La akvoenteno de lignopeleto estas 10% kompare al 40% de ligno. Lignopeletoj estis evoluigitaj antaŭ ĉ. 20–25 jaroj en germana lingvoareo kaj en Skandinavio.
La krudaĵo estas disigita kaj premita tra matrico, ekzemple tra platmatrica premilo. La materio fariĝas homogene kaj forte densigita. Peleto ĉiam estas farata seke. Kelkfoje oni aldonas ligilojn.
Martin Kaltschmitt, Hans Hartmann, Hermann Hofbauer (Hrsg.): Energie aus Biomasse. Grundlagen, Techniken und Verfahren. Springer Verlag, Berlin/Heidelberg 2009, ISBN 978-3-540-85094-6.