La Pekina Opero (ĉine: 京剧, Pinyin: Jīngjù) estas konata formo de la Ĉina Opero. La Pekina Opero miksas multajn artajn elementojn, interalie kantadon, dancadon, pantomimon, dialogojn kaj batalarton. La sceneja dekoracio estas minimuma - dekoraciaĵoj estu pli simbolaj ol realismaj. Tempon kaj spacon la aktoroj sur la scenejo trapasas pantomime. Kontraste al aliaj formoj de la Ĉina Opero la Pekina Opero ne nur estas regiona variaĵo, sed sursceniĝas en tuta Ĉinio fare de aktoraj grupoj.