Pedro Leitão

Pedro Leitão
2-a Episkopo de Brazilo
(1519-1573)
Dokumento de la kapelo instituciita de la episkopo Pedro Leitão kaj kies administrinto estis Domingos Gonçalves Ramos inter aprilo 1668 kaj 1692.
Dokumento de la kapelo instituciita de la episkopo Pedro Leitão kaj kies administrinto estis Domingos Gonçalves Ramos inter aprilo 1668 kaj 1692.
Persona informo
Naskiĝo 1519
en Beja, Reĝlando Portugalio
Morto oktobro 1573
en Salvadoro de Bahio, Bahio, Brazilo
Religio katolika eklezio vd
Alma mater Universitato de Koimbro[1]
Profesio
Okupo katolika episkopo (1559–)
katolika sacerdoto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pedro Leitão estis portugala prelato kaj 2-a brazila episkopo. Li estis nomumita episkopo de Bahio kaj Brazilo en la 23-a de marto 1558 kaj ekoficis en la 9-a decembro 1559 kaj restis ĝis sia morto.[2] Leitão bakalaŭrigis en la Universitato de Koimbro en la 15-a de junio 1556 kaj estis persona amiko de la Frato José de Anchieta

Leitão estis filo de Estevão Barbosa Leitão kaj Maria Gomes Leitão.

La peto de la reĝo por kreado de la Diocezo de Bahio estis akceptita de papo Julio la 3-a la 25-an de februaro 1551: la unua brazila diocezo estis kreita, kun tre vasta teritorio: la tuta lando. La unua episkopo estis Dom Pero Fernandes Sardinha (1496-1556), doktoro pri kanonika juro, kiu alvenis ĉi tien en junio de la sekva jaro. Sed la aferoj ne iris bone: li ne komprenis la situacion, venis en konflikton kun la jezuitaj misiistoj, li ne ŝatis la indianojn kaj fine iris al Portugalio por plendi al la Reĝo. La ŝipo ruiniĝis kaj D. Pero kaj aliaj pasaĝeroj sukcesis atingi la plaĝon, kie ili estis mortigitaj de la indianoj Kaeteoj la 16-an de julio 1556 .

La nova episkopo, Dom Pedro Leitão (1519-1573), alvenis tri jarojn kaj duonon poste. Fakte, ĉi tio estis granda problemo. Multaj spacoj inter la foriro kaj alveno de Episkopo. Almenaŭ du jaroj. Estis kazoj kie necesis 11 jaroj por elekti novan. Unu el la kialoj estis la malfacileco en komunikado. Poste, la elektoprocezo. La Reĝo faris sian elekton. Post la reĝo devis komuniki al la Papo. La papo komunikis al la Reĝo. La reĝo komunikis al la elektita kandidato. La kandidato mi povus akcepti aŭ ne. La kandidadto bezonis tempon por prepariĝi kaj vojaĝi. Kaj tiel pasis la jaroj...

Post lia nomumo la 23-an de marto 1558, kaj lia nomo estis konfirmita en februaro 1559, Leitão estis konsekrita fare de ĉefepiskopo Dom pt:Fernando de Menezes Coutinho e Vasconcellos. Li ekloĝis en la diocezo la 9-an de decembro 1559. José de Anchieta estis ordinita pastro fare de Dom Pedro Leitão, en 1566. Dum sia prelateco, li havis grandan kaj bonan kontakton kun la indianoj. La 30-an de julio 1566, li subskribis kun Guberniestro Mem de Sá kaj la inspektisto D-ro Brás Fragoso konsilion en defendo de la indianoj, kontraŭ la misuzoj de la blankuloj kaj donante pli grandan subtenon al la vilaĝoj establitaj de la jezuitoj. Li estis ĉe la fondo de la urbo de São Sebastião, kun Mem de Sá kaj Estácio de Sá, kie li fondis la Preĝejon de São Sebastião, sur Morro do Castelo. Li okazigis la unuan sinodon en brazilaj landoj.

Referencoj

Information related to Pedro Leitão