Patricia LÓPEZ Arnáiz (Vitorio, 15a de aprilo 1981) estas hispana aktorino konata pro la ludado de Teresa Blanco en la serio de TVE La otra mirada (2018-2019), de Begoña Uribe en la serio de Netflix Intimidad (2022), kiu havigis al ŝi Premion Feroz al plej bona duaranga aktorino en televido, kaj pro protagonista rolo en la filmo Ane (2020), pro kiu ŝi ricevis Goya-premion al plej bona protagonista aktorino, la Premion Forqué al plej bona kina aktorino kaj la Premion Feroz al plej bona protagonista aktorino.
Biografio kaj kariero
En 2017, ŝi populariĝis pere de la filmo El guardián invisible, reĝisorita de Fernando González Molina, bazita sur la romano de Dolores Redondo, en kiu ŝi ludis la rolon de Rosaura, unu de la fratinoj de la protagonistino. Poste, ŝi partoprenis en la sekvaĵoj de la filmo: nome Legado en los huesos (2019) kaj Ofrenda a la tormenta (2020).
En 2018 ŝi sukcesis per sia partopreno en la televida serio La peste de Alberto Rodríguez, en kiu ŝi ludis la rolon de Teresa de Pinelo, klera kaj riĉa vidvino kiu administras la silkofabrikon hereditan de sia edzo kaj samtempe estas talentohava pentristino kiu devas subskribi siajn pentraĵojn per la nomo de sia patro por povi vendi ilins. Aprile samjare, premieris la serio de Televisión Española La otra mirada, en kiu ŝi ludis la rolon de Teresa Blanco, veturema virino kiu alvenas al Sevilo kiel instruistino kaj kaŝas sekreton. Tiu feminisma serio havis bonajn kritikojn sed ne bonan publikan sukceson.
En 2020 ŝi estis protagonisto de Ane, filmo de David Pérez Sañudo, per kiu ŝi ricevis kelkajn premiojn: nome la premio Forqué, la premio Ojo Crítico de RNE, la premio al la plej bona protagonista aktorino en la premioj Feroz kaj la Premion Goya al la plej bona protagonista aktorino en 2021. Unu jaron poste ŝi estis protagonisto en la filmo La hija de Manuel Martín Cuenca, kun Javier Gutiérrez. En januaro 2022 premieris la serio Feria: la luz más oscura, en kiu ŝi ludis la rolon de la policano Sandra.
En 2023 ŝi partoprenis en la filmo 20 000 especies de abejas de Estibaliz Urresola Solaguren, pro kiu ŝi ricevis kritikajn laŭdojn kaj premiojn.
Filmoj
Jaro
|
Titolo
|
Rolulo
|
Reĝisoro
|
2010
|
80 egunean
|
Garazi
|
Jon Garaño
|
2013
|
Las manos de mi madre
|
Figurantino
|
Mireia Gabilondo
|
La herida
|
Sandra
|
Fernando Franco
|
2014
|
Lasa eta Zabala
|
Izaskun
|
Pablo Malo
|
2015
|
Un otoño sin Berlín
|
Prezentistino
|
Lara Izagirre
|
2017
|
El guardián invisible
|
Rosaura Salazar
|
Fernando González Molina
|
2018
|
El árbol de la sangre
|
Amaia
|
Julio Medem
|
Alegría, tristeza
|
Trafikŝtopulino
|
Ibon Cormenzana
|
2019
|
Mientras dure la guerra
|
María de Unamuno
|
Alejandro Amenábar
|
Legado en los huesos
|
Rosaura Salazar
|
Fernando González Molina
|
2020
|
Ane
|
Lide
|
David Pérez Sañudo
|
Ofrenda a la tormenta
|
Rosaura Salazar
|
Fernando González Molina
|
Uno para todos
|
Ana
|
David Ilundain
|
Campanadas a muerto
|
Akuzisto
|
Imanol Rayo
|
2021
|
Mediterráneo
|
Laura Lanuza
|
Marcel Barrena
|
La hija
|
Adela
|
Manuel Martín Cuenca
|
2022
|
La cima
|
Ione
|
Ibón Cormenzana
|
2023
|
20.000 especies de abejas
|
Ane
|
Estibaliz Urresola Solaguren
|
Agrio
|
Mentxu
|
David Pérez Sañudo
|
2024
|
Los destellos
|
Isabel
|
Pilar Palomero
|
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Patricia López Arnaiz en la hispana Vikipedio.